Magiisto de Smeralda Urbo - Volkov Aleksandr (книги онлайн без регистрации полностью TXT) 📗
— Kaj mi gis nun estus poltrono, — mugis Leono, — kaj, certe, ne farigus la rego de la bestoj!
— Tio estas vero, — respondis Elli, — kaj mi ne bedauras, ke mi tiel longe devis logi en Magia Lando. Mi estas nur malforta malgranda knabino, karaj amikoj, sed mi amis vin kaj ciam penis helpi al vi! Nun, kiam viaj intimaj deziroj estas plenumitaj, mi devas reveni hejmen, kiel estas skribite en la magia libro de Villina.
— Estas dolore kaj malgaje disigi kun vi, Elli, — diris Timigulo, Hakisto kaj Leono, — sed ni benas la minuton, kiam la uragano jetis vin en Magian landon. Vi instruis nin al la plej valora kaj la plej bona, kio ekzistas en la mondo, — al amikeco!..
Stella ridetis al la knabino. Elli cirkauprenis la kolon de la granda Kuraga Leono kaj karese tauzis lian densan vilan kolhararon. Si kisis Feran Hakiston, kaj li amare ploris, forgesinte pri siaj makzeloj. Si karesis la molan pajlostopitan korpon de Timigulo kaj kisis lian carman, bonaniman, pentritan vizagon…
— La argentaj suetoj posedas multajn miraklajn kvalitojn, — diris Stella, — sed la plej mirakla ilia eco estas tio, ke ili per tri pasoj transportos vin ec al la mondolimo. Necesas nur frapi unu kalkanumon per la alia kaj nomi la lokon…
— Ili tuj transportu min en Kansason!
Sed kiam Elli komprenis, ke si por ciam disigas kun siaj fidelaj amikoj, kun kiuj si tiel multe suferis, kiujn si tiom da fojoj savis, kaj kiuj same sindoneme savis sin, sia koro premigis pro malgojo kaj si laute ekploregis.
Stella lasis la tronon, karese cirkauprenis Elli kaj adiauante kisis sin.
- Cio, mia infano! — karese diris si. - Amara estas disigo, sed renkonto estas dolca. Vi rememoru, ke vi tuj trafos hejmen kaj cirkauprenos viajn gepatrojn. Adiau, ne forgesu nin!
— Adiau, adiau Elli! — ekkriis la amikoj.
Elli prenis Totocjon, frapis unu kalkanumon per la alia kaj kriis al la suetoj:
— Portu min en Kansason, al la pacjo kaj panjo!
Furioza ciklono cirkulis Elli, cio miksigis antau siaj okuloj, la suno ekbriletis en la cielo kiel flama arko, kaj, antau ol la knabino sukcesis ektimi, si mallevigis surteren tiel abrupte, ke kapreolis kelkfoje kaj ellasis Totocjon el la manoj…