La Mirinda Sorcisto de Oz - Baum Lyman Frank (список книг .TXT) 📗
“Mi estas Oz, la Granda, la Terura, ”parolis la Bruto, per voco kiu estis unusola grandega mugo. “Kiu estas vi, kaj kial vi sercas min? ”
“Mi estas Hakisto, kaj konsistas el stano. Tial mi ne havas koron, kaj ne povas ami. Mi petas ke vi donu al mi koron por ke mi estu kiaj la aliaj homoj. ”
“Kial mi faru tion? ”demandis la Bruto.
“Car mi petas, kaj nur vi povas plenumi mian peton, ”respondis la Hakisto. Oz iomete mugis je tio, sed diris, rauke,
“Se vi efektive deziras koron, vi devos meriti gin. ”
“Kiel? ”demandis la Hakisto.
“Helpu Doroteon mortigi la Fian Sorcistinon de la Okcidento, ”respondis la Bruto. “Kiam la Sorcistino estos morta, venu al mi, kaj mi tiam donos al vi la plej grandan kaj plej afablan kaj plej ameman koron en la tuta Lando Oz. ” Do la Stana Lignohakisto devis reiri malgoje al siaj amikoj kaj informi ilin pri la terura Bruto kiun li vidis. Ili ciuj miregis pro la multaj formoj kiujn donis al si la Granda Sorcisto, kaj la Leono diris,
“Se li estos bruto kiam mi vidos lin, mi kiel eble plej laute mugegos kaj tiom timigos lin ke li plenumos ciun mian peton. Kaj se li estos la bela damo, mi sajnigos salti sur sin, kaj tiel devigos sin plenumi mian peton. Kaj se li estos la granda Kapo, mi povos fari al li kion mi volos; car mi rulos la Kapon tra la tuta cambro gis li promesos doni al ni kion ni deziras. Do estu bonesperaj, miaj amikoj, car ja cio rezultos bone. ”
La sekvan matenon la soldato kun la verda barbo kondukis la Leonon al la granda Tronocambro kaj petis lin eniri al Oz. La Leono tuj trairis la pordon, kaj cirkaurigardante li vidis, surprizate, ke antau la trono estas Globo de Fajro, tiom feroca kaj arda ke li apenau kuragis rigardi gin. Lia unua penso estis ke Oz akcidente ekbrulis kaj konsumigas; sed kiam li provis proksimigi, la varmego estis tiom intensa ke gi komencis bruligi liajn lipharojn, kaj li retrorampis tremante al pozicio pli proksima al la pordo. Venis malalta, trankvila voco el la Globo de Fajro, kaj ci tiujn vortojn gi parolis:
“Mi estas Oz, la Granda kaj Terura. Kiu estas vi, kaj kial vi sercas min? ”Kaj la Leono respondis,
“Mi estas Malkuraga Leono, mi timas cion. Mi venis al vi por peti ke vi donu al mi kuragon, por ke mi reale farigu la Rego de Bestoj, kiel min oni nomas. ”
“Kial mi donu al vi kuragon? ” demandis Oz. Car el ciuj Sorcistoj vi ests la plej granda, kaj nur vi havas kapablon plenumi mian peton, ” respondis la Leono. La Globo de Fajro brulis feroce dum kelka tempo, kaj la voco diris,
“Portu al mi pruvon ke mortis la Fia Sorcistino, kaj tuj tiam mi donos al vi kuragon. Sed dum vivos la Sorcistino vi devos resti malkuraga. ” La Leono koleris pro tiu parolo, sed li povis respondi nenion, kaj dum li staris silente rigardante la Globon de Fajro gi farigis tiom feroce varmega ke li turnis sin kaj kiel eble plej rapide kuris el la cambro. Li goje trovis siajn amikojn atendantaj lin, kaj li informis ilin pri la timiga intervjuo kun la Sorcisto.
“Kion ni faru nun? ”demandis Doroteo malgoje.
“Nur unu afero estas farebla, ”respondis la Leono, “ni devos iri al la Lando de la Palpbrumoj, elserci la Fian Sorcistinon, kaj detrui sin. ”
“Sed eble ni ne povos, ”diris la knabino.
“Tiukaze mi neniam ricevos kuragon, ”deklaris la Leono.
“Kaj mi neniam ricevos cerbon, ”diris la Birdotimigilo.
“Kaj mi neniam ricevos koron, ”parolis la Stana Lignohakisto.
“Kaj mi neniam revidos Onklinon Emon kaj Onklon Henrikon, “diris Doroteo, komencante plori.
“Atentu! ”kriis la verda knabino. “La larmoj falos sur vian verdan silkan robon kaj makulos gin. ”
Do Doroteo sekigis siajn okulojn kaj diris,
“Mi supozas ke ni devos provi; sed mi nepre ne deziras mortigi, ec se tio helpus revidi Onklinon Emon. ”
“Mi akompanos vin; sed mi estas tro malkuraga kaj ne povus mortigi la Sorcistinon, ”diris la Leono.
“Ankau mi kuniros, ”deklaris la Birdotimigilo; “sed mi ne estos granda helpo por vi, car mi estas tro stulta. ”
“Mi estas tro senkora por damagi ec Sorcistinon, ” komentis la Stana Lignohakisto; “sed se vi iros mi certe akompanos vin. ” Tial ili decidis komenci sian marson jam sekvamatene, kaj la Hakisto akrigis sian hakilon per verda stono kaj guste oleigis siajn artikojn. La Birdotimigilo metigis en sin fresan pajlon kaj Doroteo metis novan farbon sur liajn okulojn por ke li povu pli bone vidi. La verda knabino, kiu estis tre afabla, plenigis la korbon de Doroteo per placaj mangajoj, kaj ligis sonorileton cirkau la kolon de Toto per verda rubando. Ili enlitigis tre frue kaj profunde dormis gis la taglumigo, kiam ilin vekis la kokerikado de verda koko kiu logis en la malantaua korto de la palaco, kaj la kriado de kokino kiu demetis verdan ovon.
Capitro XII
Sercante la Fian Sorcistinon
Tra la stratoj de la Smeralda urbo la Soldato kun la verda barbo kondukis ilin gis ili atingis la cambron kie logas la Pordogardisto. Tiu o ?cisto malslosis iliajn okulvitrojn por remeti ilin en la grandan keston, kaj post tio li afable malfermis la pordegon por niaj amikoj.
“Kiu vojo iras al la Fia Sorcistino de la Okcidento? ”demandis Doroteo.
“Neniu vojo, ”respondis la Pordogardisto. “Neniam iu deziras iri tien. ”
“Kiel, do, ni trovos sin? ”demandis la knabino.
“Estos facile, ”respondis la viro, “car kiam si sciigos ke vi estas en la Lando de la Palpbrumoj si trovos vin, kaj sklavigos vin ciujn. ”
“Eble ne, ”diris la Birdotimigilo, “car ni intencas detrui sin. ”
“Nu, jen io tute alia, ”diris la Pordogardisto. “Neniu detruis sin, gis nun, do kompreneble mi supozis ke si sklavigos vin, same kiel la aliajn. Sed estu zorgoplenaj; car si estas ?a kaj feroca, kaj eble si ne permesos ke vi detruu sin. Iru Okcidenten, sunsubiren, kaj vi nepre trovos sin. ” Ili dankis lin kaj adiauis lin, kaj turnis sin Okcidenten, marsante trans kampojn de mola herbaro kun tie kaj tie lekantetoj kaj ranunkoloj. Doroteo plu surportis la belan silkan robon kiun si surmetis en la palaco, sed nun mirigis sin vidi ke gi ne plu estas verda sed pure blanka. La rubando cirkau la kolo de Toto ankau perdis sian verdan koloron kaj estis blanka kiel la robo de Doroteo. La Smeralda Urbo baldau estis longe malantau ili. Dum ili antaueniris la tero farigis iom post iom malglata kaj montetoplena, car ekzistis nek farmoj nek domoj en tiu lando de la Okcidento, kaj la tero ne estis kultivata. Posttagmeze la suno varmege brilis sur iliajn vizagojn, car ne ceestis arboj por ombrumi ilin; sekve jam antau noktigo Doroteo kaj Toto kaj la Leono lacigis, kaj kusigis sur la herbaro kaj endormigis, dum la Hakisto kaj la Birdotimigilo gardadis. Nu, la Fia Sorcistino de la Okcidento havis nur unu okulon, tamen tiu estis vidkapabla kiel teleskopo, kaj povis vidi cien. Do, dum si sidis ce la pordo de sia kastelo, si cirkaurigardis kaj vidis Doroteon dormantan, cirkauatan de siaj amikoj. Ili estis tre for, sed la Fia Sorcistino koleris ke ili estas en sia regno; do si blovis per argenta faj ?lo kiu pendis de ceno cirkau sia kolo. Tuj kuris al si el ciu direkto aro da grandaj vulpoj. Ili havis longajn krurojn kaj ferocajn okulojn kaj akrajn dentojn.
“Iru al tiuj uloj, ”diris la Sorcistino, “kaj dissiru ilin. ”
“Cu vi ne sklavigos ilin? ”demandis la Vulpestro.
“Ne, ”si respondis, “unu estas el stano, kaj unu el pajlo; unu estas knabino kaj alia estas Leono. Neniu el ili taugas por laborado, do vi rajtas sire dispecetigi ilin lauvole. ”
“Bone, ”diris la vulpo, kaj li forkuris kiel eble plej rapide, sekvate de la aliaj. Bonfortune la Birdotimigilo kaj la Hakisto estis plene vekaj kaj audis la vulpojn veni.
“Jen mia batalo, ”diris la Stana Lignohakisto; “do restu malantau mi kaj mi renkontos ilin dum ili alvenas. ” Li prenis sian hakilon, kiun li jam akrigis, kaj kiam la Vulpestro venis la Stana Lignohakisto rapide movis sian brakon kaj dehakis la kapon de la vulpo de gia korpo, tiel ke gi tuj mortis. Tuj kiam li povis relevi sian hakilon alia vulpo alvenis, kaj ankau gi falis per la akra rando de la armo de la Stana Lignohakisto. Venis kvardek vulpoj, kaj kvardekfoje po unu vulpo mortis, tiel ke ?ne ili ciuj kusis mortaj en amaso antau la Hakisto. Li remetis sian hakilon sur la teron kaj sidigis apud la Birdotimigilo, kiu diris,