La Eksterordinara Lando Oz - Baum Lyman Frank (список книг .TXT) 📗
CAPITRO I
Tip Faras Kukurbokapon
En la Lando de la Gilikuloj, ce la Nordo de la Lando Oz, logis junulo nomita Tip. Lia nomo estis pli granda, car maljuna Mombi ofte deklariske lia plena nomo estas Tipetarius; sed oni ja ne diris tiom longan vorton kiam plene su ?cis “Tip”.
La knabo tute ne memoris siajn gepatrojn, car kiam li estis tre juna, oni venigis lin al la maljunulino nomata Mombi por ke si prizorgu lin. Sia famo, mi bedaure devas diri, ne estis tre bela. Car la Gilikula popolo ne malprave suspektis ke si prilaboras magion, tial ili hezitis amikigi kun si.
Mombi ne estis, precize, sorcistino, car la Bona Sorcistino kiu regis tiun parton de la Lando Oz malpermesis la ekziston de aliaj sorcistinoj en tiu regno. Do la gardistino de Tip, kvankam si volegis primajstri magion, komprenis ke estas kontraulege esti pli ol magiistino, au nepre ne pli ol Kvazaufeino.
La maljunulino devigis Tipon alporti lignon el la arbaro, por ke si povu varmigi sian bolpoton. Li ankau laboris en la maizkamparo, hojante kaj senseligante; kaj li mangigis la porkojn kaj melkis la kvarkornan bovinon pri kiu Mombi speciale ?eris.
Sed nepre ne supozu ke li konstante laboris, car li opiniis ke tio malsanigus lin. Sendite al la arbaro, Tip ofte grimpadis arbojn por akiri birdovojn, au amuzis sin casante la rapidajn blankajn kuniklojn au ?skaptante en la riveretoj per ?eksitaj pingloj. Poste li rapideme kolektis brakoplenon da ligno kaj portis gin al sia hejmo. Kaj kiam li devus laboradi sur la maizkampoj, kie la altaj tigoj kasis lin tiel ke Mombi ne povis vidi lin, Tip ofte fosadis en la truoj de terratoj, au —se li emis —kusis surdorse inter la vicoj de maizo kaj dormetis. Tial, zorgante ne eluzi sian forton, li kreskis tiom forta kaj fortika kiom eblas al knabo.
La kurioza magio de Mombi ofte timigis siajn najbarojn, kaj ili kondutis rilate al si retireme, tamen respektoplene, pro sia stranga potenco. Sed Tip senrezerve malamis sin, kaj li tute ne penis kasi sian malamon. Anstataue, li kelkfoje montris malpli da respekto al la maljunulino ol decis, car si ja estis lia prizorgantino.
Trovigis kukurboj en la maizkampoj de Mombi, ili kusis ore rugaj inter la vicoj de verdaj tigoj; kaj ili estis plantitaj kaj zorgitaj por ke la kvarkorna bovino mangu ilin dum la vintro. Sed unu tagon, kiam la maizo estis ?ntrancita kaj stakigita, kaj Tip portadis la kukurbojn al la bovinejo, li ekpensis fari “Fantom- Lanternon”per kiu li povus provi timigi la maljunulinon. Do li trovis belan, grandan kukurbon —belan, orang- rugan —kaj komencis per trancilo cizi gin. Per la pinto de la trancilo li faris du rondajn okulojn, triangulan nazon, kaj buson formitan kiel nova luno. La vizago, kiam kompletigita, ja ne estis vere bela; sed gi ridetis tiom grande kaj large, kaj estis tiom gojesprima, ke ec Tip ridis dum li admire rigardis sian verkon.
La infano ne havis kunludantojn, do li ne sciis ke knaboj ofte malplenigas la internon de kukurbo por fari “fantom-lanternon”, kaj en la liberigitan spacon metas ?amantan kandelon por pli timaspektigi la vizagon; sed li mem elpensis ideon kiu sajnis egale bona. Li decidis fari formon de viro, kiu portos tiun kukurban kapon, kaj starigi gin en loko kie maljuna Mombi renkontos gin vizag-al-vizage.
“Kaj tiam, ”diris Tip al si, ridante, “si krios pli laute ol la bruna porkino kiam mi tiras la voston, kaj temos pro timo pli ol ec la mia pasintajare kiam mi suferis pro febro! ”
Li havis multan tempon por la tasko, car Mombi jam foriris al vilago —si diris ke por aceti mangajojn —kaj tiu veturo dauros almenau du tagojn.
Do li prenis sian hakilon al la arbaro, kaj decidis pri kelkaj fortikaj, rektaj junaj arboj, kiujn li dehakis kaj de kiuj li fortrancis la brancetojn kaj foliojn. El ili li faros la brakojn, kaj krurojn, kaj piedojn de la konstruota viro. Por la korpo li detrancis dikan selon de granda arbo, kaj per multa laboro cizis el gi cilindron proksimume gustadimensian, kaj kunpinglis la randojn per lignaj kejloj. Poste, plezuroplene fajfante dum sia laborado, li zorgoplene artikigis la membrojn kaj ligis ilin al la korpo per kejloj cizitaj per lia trancilo.
Kiam la tasko estis jam ?nita, komencis mallumigi, kaj Tip memoris ke necesas melki la bovinon kaj mangigi la porkojn. Do li prenis sian lignan viron kaj portis gin al la domo kun si.
Dum la vespero, en la fajrolumo en la kuirejo, Tip zorgoplene rondigis la randojn de la artikoj kaj glatigis la malglatajojn lau neta, eksperta maniero. Poste li starigis la ?guron kontrau la muron kaj admiris gin. Gi sajnis rimarkinde alta, ec kiel plenkreska viro; sed lau la vidpunkto de knabeto, tio estis bona, kaj Tip tute ne lamentis la altecon de sia kreajo.
La sekvan matenon, kiam li rerigardis sian verkon, Tip vidis ke li forgesis fari kolon por la pupo, per kiu li povos ligi la kukurban kapon al la korpo. Do li reiris al la arbaro, kiu ne estis malproksima, kaj hakis el arbo plurajn lignajn pecojn per kiuj li kompletigos sian verkon. Reveninte, li ligis transversan pecon al la supro de la korpo, kaj faris truon en la mezo por rekte teni la kolon. La ligna peco kiu utiligos kiel kolo estis ankau pintigita ce la supro, kaj kiam cio estis preta Tip surmetis la kukurban kapon, premante gin ?rme sur la kolon, kaj trovis ke gi bone taugas. La kapo estis turnebla unu ?anken kaj ali ?anken, lau lia volo, kaj la carniroj de la brakoj kaj kruroj ebligis ke li poziciigu la pupon laudezire.
“Jen, ”?ere deklaris Tip, “vere tre bona viro, kaj gi certe timigos Mombacon tiel ke si pluroble kricos! Sed estus multe pli vivsimile se li havus verajn vestojn. ”
Ne sajnis facile trovi vestojn; sed Tip audace trasercis la malnovan kofron en kiu Mombi gardis siajn memorajojn kaj trezorojn, kaj ce la plejprofunda fundo li trovis purpuran pantalonon, rugan cemizon kaj palrugan veston ornamitan per blankaj makuloj. Ilin li forportis al sia viro kaj kvankam la vestajoj ne plene taugis, li sukcesis gajaspekte vesti la kreajon. Trikitaj strumpoj apartenantaj al Mombi, kaj trivita paro da liaj propraj suoj kompletigis la vestaron de la viro, kaj Tip tiom gojis ke li saltete dancadis kaj laute ridis knabekstaze. “Mi devas doni al li nomon! ”li kriis. “Tia bona viro nepre devas havi nomon. Mi kredas, ”li pludiris, post momento da pensado, “ke mi nomos lin ‘Jocjo Kukurbokapo’! ”