La Mikscifona Knabino de Oz - Baum Lyman Frank (электронная книга .TXT) 📗
Dum li prononcis tiujn vortojn la Sorcisto gestis per sia mano al D-ro Pipt kaj tuj ciu kurbiginta membro rektigis kaj farigis perfekta. La eksmagiisto, gojkriante, ekstaris, rigardis sin miroplene, kaj poste refalis en sian segon kaj rigardis la Sorciston fascinate.
“La Vitra Kato, kiun D-ro Pipt kontraulege faris,”daurigis la Sorcisto, “estas bela kato, sed gia palruga cerbo tiom ?erigis gin ke gi estis malagrabla kunulo por ciu. Do antau hodiau mi elprenis la palrugan cerbon kaj anstatauigis gin per travidebla, kaj nun la Vitra Kato estas tiel modesta kaj bonkonduta ke Ozma decidis reteni sin en la palaco kiel dorlotbeston.”
“Mi dankas,”diris la kato, mildavoce.
“La Vuzo montris sin bona Vuzo kaj ?dela amiko,”la Sorcisto daurigis, “do ni sendos lin al la Rega Bestaro, kie oni bone prizorgos lin kaj li povos satmangi dum sia tuta vivo.”
“Mi multe dankas,”diris la Vuzo. “Estos multe pli bone ol esti malantau barilo en soleca arbaro malsategante.”
“Kaj rilate al la Mikscifona Knabino,”pludiris la Sorcisto, “si estas tiel rimarkindaspekta, kaj tiel lerta kaj bonhumora, ke nia Gracoplena Registo intencas konservi sin zorgoplene, kiel unu el la kuriozajoj de la kurioza Lando Oz. Cifoneroj rajtos logi en la palaco, au kie ajn si deziros, kaj esti nenies servisto sed nur sia propra mastrino.”
“Tute bone,”diris Cifoneroj.
“Nin ciujn interesas Ojo,”la malgranda Sorcisto daurigis, “car lia amo al sia misfortuna onklo instigis lin brave fronti ciajn dangerojn por povi savi lin. La Mangtula knabo havas lojalan kaj malavaran koron kaj li faris sian plejeblon por revivigi Oncjon Noncjon. Li malsukcesis, sed ekzistas aliaj pli potencaj ol la Kurbiginta Magiisto, kaj pli da metodoj ol konas D-ro Pipt por nuligi la sorcon de la Stoniga Likvajo. Glinda la Bona informis min pri unu metodo, kaj nun vi ekscios kiom granda estas la scio kaj povo de nia senegala Sorcistino.”
Dirante tion la Sorcisto antaueniris al la statuo de Margolote kaj faris magian geston, samtempe murmurante magian vorton kiun povis klare audi neniu. Tuj la virino movis sin, turnis sian kapon miroplene tien kaj reen, por rimarki ciun starantan antau si, kaj vidante D-ron Pipt si antauenkuris kaj jetis sin en la etenditajn brakojn de sia edzo.
Post tio la Sorcisto magie gestis kaj parolis la magian vorton antau la statuo de Oncjo Noncjo. La maljuna Mangtulo tuj ekvivis kaj profunde klinante sin antau la Sorcisto diris:“Dankon.”
Sed nun Ojo rapidis al sia onklo kaj gojoplene cirkaubrakis lin, kaj la maljunulo alpremis sian neveton ame kaj karesis lian hararon kaj forvisis la larmojn de la knabo per postuko, car Ojo ploris pro pura felico.
Ozma antauenvenis por gratuli ilin.
“Mi donas al vi, kara Ojo kaj Oncjo Noncjo, belan domon tuj ekster la muroj de la Smeralda Urbo,”si diris, “kaj tie vi hejmos kaj mi protektos vin.”
“Mi ja nomis vin Ojo la Bonfortuna!”diris la Stana Lignohakisto, dum ciuj fervore manpremis kun Ojo.
“Tiel vi nomis min, kaj vi plene pravis!”respondis Ojo, dankeme.