La Mikscifona Knabino de Oz - Baum Lyman Frank (электронная книга .TXT) 📗
“Mi esperas ke nenio rompos min,”diris la Vitra Kato, per nervoza voco. “Mi estas iomete rompigema, sciu, kaj mi ne povos toleri multajn sokojn.”
“Se io fadigus la kolorojn de miaj belaj ?ikajoj tio rompus mian koron,”diris la Mikscifona Knabino.
“Mi ne estas certa ke vi havas koron,”Ojo memorigis sin.
“Do gi rompus mian katunon,”persistis Cifoneroj. “Cu vi kredas ke ciuj miaj koloroj estas nefademaj, Ojo?”si demandis maltrankvile.
“Nu, ili certe estas fadenaj,”li respondis;kaj poste, rigardante antauen, li kriis:“Ho, kiaj belaj arboj!”
Certe ili estis belaspektaj kaj la veturantoj rapidis antauen por rigardi ilin pli proksime.
“Nu, ili tute ne estas arboj,”diris Cifoneroj;“ili estas nur monstraj plantoj.”
Tio ili vere estis: amasoj da grandaj largaj folioj kiuj levigis de la tero alten en la aero, gis ili turis duoble tiom alte kiom la kapo de la Mikscifona Knabino, kiu estis pli alta ol Ojo. La plantoj vicis ambau ?anke de la vojo kaj de ciu planto levigis dekduo au pli de la grandaj largaj folioj, kiuj balancigis daure de ?anko al ?anko, kvankam nenia vento blovis. Sed plej kurioza rilate al la balancigantaj folioj estis ilia koloro. Ili aspektis havi generalan bluan fonon, sed tie kaj tie aliaj koloroj briletis kelkfoje tra la bluo —belegaj ?avoj, kiuj farigis palrugaj, purpuraj, orangaj kaj skarlataj, miksitaj kun pli sobraj brunoj kaj grizoj —ciu aperis kiel makulo au strio ie sur folio kaj poste malaperis, kaj anstatauigis per alia koloro aliforma.
La sangigema koloraro de la grandaj folioj estis tre bela, sed gi ankau estis okulkonfuza, kaj la nekutimeco de la sceno altiris niajn veturantojn al la plantovico, kie ili staris rigardante ilin plene de interesigo.
Subite folio klinis sin pli ol kutime kaj tusis la Mikscifonan Knabinon. Rapide gi cirkaupremis sin, kovrante sin tute per siaj dikaj faldajoj, kaj poste gi sancelige retiris sin sur sia tigo.
“Nu, si malaperis!”anhelis Ojo, miroplene, kaj dum li zorge auskultis li kredis audi la dampitajn kriojn de Cifoneroj el la centro de la faldita folio. Sed, antau ol li povis elpensi kion fari por savi sin, alia folio klinis sin kaj kaptis la Vitran Katon, volvante la besteton gis si estis plene kasita, kaj poste rerektigante sur sia tigo.
“Atentu!”kriis la Vuzo. “Kuru!Kuru rapide, alie vi perdigos.”
Ojo turnis sin kaj vidis la Vuzon kuri rapide lau la vojo.
Sed la lasta folio de la plantovico ekkaptis la beston dum li kuris kaj tuj li malaperis.
La knabo havis nenian eblon eskapi. Seso de la grandaj folioj klinadis sin al li el diversaj direktoj kaj dum li staris hezitante unu el ili cirkaukaptis lin. Tuj li trovis sin en mallumo. Poste li sentis sin milde levata gis li balancigis en la aero, dum la folifaldajoj ciu ?anke premis lin.
Unue li baraktegis por eskapi, kriante kolere:“Lasu min!
Lasu min!”Sed nek baraktado nek protestoj iel ajn e ?kis.
La folio ?rme tenis lin kaj li estis kaptito.
Post tio Ojo kvietigis sin kaj penis pensi. Malespero tra ?s lin kiam li memoris ke lia tuta grupeto estas kaptita, same kiel li, kaj ke neniu ceestas por savi ilin.
“Kial mi ne anticipis tion?”li ploris amare. “Mi estas
Ojo la Misfortuna, kaj ia terurajo neeviteble trafas min.”
Li pusis kontrau la folion kiu tenas lin kaj trovis gin mola, sed dika kaj ?rma. Gi estis kia giganta bandago tute cirkau li kaj li trovis ke estas malfacile movi siajn korpon au membrojn por sangi ilian pozicion.
La minutoj pasis kaj farigis horoj. Ojo demandis al si kiom longe oni povas vivi en tia kondico kaj cu la folio iom post iom elsucos lian forton kaj ec lian vivon, por nutri sin. La malgranda Mangtula knabo neniam audis ke iu mortis en la Lando Oz, sed li sciis ke oni povas suferi multegan doloron. Lia plej granda timo cimomente estis ke li restos por ciam enkarcerigita en la bela folio kaj neniam revidos la taglumon.
Neniu sono atingis lin tra la folio;tute cirkaue estis intensa silento. Ojo demandis al si cu Cifoneroj cesis kriadi, au cu la folifaldajoj neebligas ke li audu sin. Post kelka tempo li kredis audi fajfon, kvazau iu fajfas melodion. Jes; vere devas esti fajfanto, li decidis, car li rekonis la sonon de bela Mangtula melodio kiun Oncjo Noncjo ofte kantis al li.
La sonoj estis nelautaj kaj dolcaj kaj, kvankam ili nur tre malforte atingis la orelojn de Ojo, ili estis klaraj kaj harmoniaj.
Cu la folio povas faj ?, Ojo demandis al si?Pli kaj pli proksimen venis la sonoj kaj ?ne ili sonis guste ali ?anke de la folio cirkaupremanta lin.
Subite la tuta folio klinigis kaj falis, portante la knabon kun si, kaj dum li kusis plene etendite la faldajoj iom post iom malstrecigis kaj liberigis lin. Li rapide restarigis sin kaj trovis ke nekonata viro staras antau li —viro tiel kuriozaspekta ke la knabo gapis per rondaj okuloj.
Li estis granda viro, kun vilaj vizagharoj, vilaj okulbrovoj, vila hararo —sed afablaj bluaj okuloj kiuj estis mildaj kiel tiuj de bovino. Sur lia kapo estis verda velura capelo kun juvelita rubando, kies rando estis tute vila. Ricaj sed vilaj puntajoj estis ce lia gorgo;jako kun vilaj randoj estis ornamita per diamantaj butonoj;la velura pantalono havis juvelitajn bukojn ce la genuoj kaj vilajojn tute cirkau la malsuproj. Sur lia brusto pendis medaliono en kiu estis bildo de Princino Doroteo de Oz, kaj en lia mano, dum li staris rigardante Ojon, estis akra trancilo ponardoforma.
“Ho!”kriis Ojo, multe surprizite de sia ekvido de ci tiu fremdulo;kaj poste li aldonis:“Kiu savis min, sinjoro?”
“Cu vi ne vidas?”respondis la alia, ridetante;“mi estas la Vilulo.”
“Jes;mi vidas tion,”diris la knabo, kapjesante. “Cu do vi savis min de la folio?”
“Neniu alia, estu certa pri tio. Sed atentu, por ke mi ne bezonu denove savi vin.”
Ojo eksaltis, car li vidis plurajn largajn foliojn klini sin al li;sed la Vilulo rekomencis faj ?, kaj je la sono la folioj ciuj rektigis sur siaj tigoj kaj kvietigis.
La viro nun prenis brakon de Ojo kaj kondukis lin lau la vojo, preter la lastan el la grandaj plantoj, kaj antau ol esti sekuraj preter ilia atingpovo li ne cesis fajfadi.
“Sciu, la muziko sorcas ilin,”diris li. “Kantado au fajfado —ne gravas kiu —bonkondutigas ilin, kaj nenio alia povas. Mi ciam fajfas dum mi preterpasas ilin kaj tial ili neniam genas min. Hodiau dum mi preteriris, fajfante, mi vidis folion bukligintan kaj mi sciis ke nepre estas io en gi.
Mi detrancis la folion per mia trancilo kaj —vi elsaltis. Mia preteriro estis bonfortuna, cu ne?”
“Vi multe komplezis,”diris Ojo, “kaj mi dankas vin. Cu vi bonvolos ankau savi miajn kunulojn?”
“Kiujn kunulojn?”demandis la Vilulo.
“La folioj kaptis ciujn,”diris la knabo. “Mikscifonan
Knabinon kaj —”
“Kion?”
“Knabinon el mikscifonajoj, sciu. Si vivas kaj nomigas
Cifoneroj. Kaj Vitran Katon —”
“Vitran?”demandis la Vilulo.
“Tute vitran.”
“Kaj vivantan?”
“Jes,”diris Ojo, “si havas palrugan cerbon. Kaj Vuzon —”
“Kio estas Vuzo?”demandis la Vilulo.
“Nu, mi —mi —ne povas skizi gin,”respondis la knabo, tre perpleksa. “Sed gi estas kurioza besto kun tri haroj ce la ?no de sia vosto neeltireble kaj —”
“Kio estas neeltirebla?”demandis la Vilulo;“la vosto?”
“La haroj estas neeltireblaj. Sed vi vidos la Vuzon, se vi bonvolos savi gin, kaj tiam vi scios guste kio gi estas.”
“Kompreneble,”diris la Vilulo, skuetante sian vilan kapon.
Kaj post tio li remarsis inter la plantojn, ankorau fajfante, kaj trovis la tri foliojn kiuj cirkauvolvis la veturkunulojn de Ojo. La unua folio kiun li detrancis liberigis Cifonerojn, kaj vidante sin la Vilulo klinis sian vilan kapon malantauen, large malfermis sian buson kaj ridis tiel vile kaj tamen tiel gaje ke Cifoneroj tuj ekamis lin. Poste li deprenis sian capelon kaj profunde klinis sin, dirante:
“Mia kara, vi estas miriga. Mi nepre konigu vin al mia amiko la Birdotimigilo.”